La lasta tago
- Violeta Paula Cappella

- 27 nov 2020
- 1 Min. de lectura
Actualizado: 1 dic 2020
Dum la lasta tago de mia vivo
Mi deziros esti trankvila
Aŭdi birdojn
Rigardi nubojn
Kaj eble kanti malnovan melodion
Dum la lasta tago de mia vivo
Mi kisos la mondon
kaj dankos al la naturo la malmolecon de la ŝtono,
la dolĉecon de la ĉerizo
kaj la miaŭon de mia kato.
Dum la lasta tago de mia vivo
Mi spiros lastfoje la matenan aeron
kaj mi kunportos
la odoron de freŝa folio
kaj la brakumon de la vintra suno
legante libron.






Comentarios